Campillo de Azaba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37550 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 141 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 31′ N, 6° 41′ U (mapo)40.511111111111-6.6886111111111Koordinatoj: 40° 31′ N, 6° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 650 m [+] | ||
Areo | 26,03 km² (2 603 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Campillo de Azaba [+] | |||
Campillo de Azaba estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Campillo de A. estas tradukebla al Kampeto de A..
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 26,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 162 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
La preĝejo estis konstruita en la 20-a jarcento, kaj estas ankaŭ taŭrludejo kaj emeritejo.
Ĝi limas kun la loĝlokoj Fuentes de Oñoro, Espeja, Carpio de Azaba, Nave de Haver (Portugalio), Robliza, La Alamedilla, Ituero de Azaba kaj El Bodón.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento, sed la nuna setlejo estas de posta lokigo. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.